Enkomputiligis Don HARLOW |
Eble nur ŝajnas la koro sensenta, Froste glacia kaj indiferenta, Ofte sub masko de morta kvieto, Senpasieco kaj ŝajna vegeto, Ardas kaŝite sopiroj kuraĝaj, Iel similaj al birdoj enkaĝaj, - Kaj en ĝardeno de la fantazio Brilas kalikoj de floroj belformaj, Al realeco neniel konformaj, Bonodorantaj nur je iluzio. |