Enkomputiligis Don HARLOW |
Ĉu estis ensonĝe aŭ estis reale: Pro ŝvelo burĝonoj ekkrevis grandare, Kaj kvazaŭ fajrlangoj purpura lavango De puncaj petaloj, pli ruĝa ol sango, Senbride triumfis kun ĝuo orgia, -- Sed tiam subite per sorĉo magia Ekpalis la bril' de l' kalikoj rubenaj, Kovriĝis per neĝ' de floraroj jasmenaj. |