Enkomputiligis Don HARLOW

Supren

de Hilda DRESEN

en Dekdu poetoj, paĝoj 32-33


Ĝojas, ĝojegas la tuta naturo,
Ridas, ridegas la sun' kun plezuro,
Flugas nun supren, pli supren animo,
Ĉiam kuraĝe, kuraĝe, sen timo.

Kial ne serĉu ĝi vojojn senbarajn,
Kaj ne forĵetu la pensojn amarajn,
Pensojn sensencajn, humoron mucidan,
Kaj ne aspiru la flugon senbridan?,

Eĉ se turniĝos la kap' en la alto,
Ĉiam pli supren rapidu sen halto,
Banu en ora sunlum' la animon,
Ĝuu plenspire la sferan pilgrimon.

Sciu: eterne la flugo ne daŭros,
Baldaŭ sur tero ja ree vi kaŭros,
Kaŭros en kot' kun rompita flugilo,
Plena je svena, nevola humilo.

Sed nun antaŭen sen vana cerbumo,
En la sunbrilon kaj al la stellumo,
Por ke eterne vibradu en koro
Pri la etera flugad' la memoro.