Enkomputiligis Don HARLOW |
Vintra vespero, malvarma, malfrua. Jam duondormas la urbo senbrua. Sur la ĉielo flagradas kandeloj, Brulas kun bril' miriadoj da steloj. Sonas la aŭtosignaloj obtuze, Brilas reklamoj nun malpli amuze. Sonoriletoj de glitveturilo Gaje tintadas en nokta trankvilo. Estas pli vive ĉe stratoanguloj : Strabas esplore la viraj okuloj, Ili inviton cinikan atendas, Manon kun peto senhonta etendas. Oni ekhaltas, parolas, demandas, Kaj sub la steloj afere marĉandas, Tranĉas aeron ekrid' abomena, Kaj mallumiĝas ĉiel' steloplena. |