Enkomputiligis Don HARLOW

Vizaĝoj

de Hilda DRESEN

en Dekdu poetoj, paĝoj 33-34


Ofte sur strat' aŭ bulvardo
Haltas hazarde rigardo
Sur ies vizaĝ',
Kaj de l' kaptita esprimo
Fuĝas de l' vunda animo
La vivo-kuraĝ'.

Estas stampita plejmulto
Per trivialo kaj stulto,
Per nulo-emblem',
Respeguladas brutalon,
Krude senhontan realon
Eĉ saĝa mien'.

Senesperig' vin inundas,
Duboj en kor' ekabundas
Pri Bono kaj Bel',
Kaptas indigna rezigno
Pri la brilpluma homdigno,
Velanta sen cel'.

Sed se ekbrilas okaze
En ĉi dezerto oaze
Multdira vizaĝ',
Kredon la koro retrovas:
Dubojn venenajn forblovas
La sorĉa miraĝ'.