Enkomputiligis Don HARLOW |
Vortlertajn versfaristojn ni ja havas, kapablajn skulpti rimojn kaj poluri silabojn per velura man'; nin ravas rigardi plumojn facilkrure kuri sur molpapera paĝo, legi pri la mielaj amrevoj de sinjoroj kuŝantaj lukse sur kanapo brila el kleraj multuzitaj metaforoj. En la plej frua tempo sonis kantoj pri Hom-frateco, pri l' Ide' interna; Nun zume ĉirkaŭsvarmas nin amantoj kaj vagabondoj kun inspir' senkerna. Almenaŭ ili lingve sin ekzercas, lernas fruktuzi la mirindan riĉon de nia lingvo, flirtas, trilas, skercas, kaj gaje festas sian esperantistiĝon. Almenaŭ ili distras sin senpeke, kaj distras tiun, kiu ĉion legas (se nur revu' mencias ĝin substreke, se nur agrabla tolbindaĵ' ĝin tegas). Kial forpuŝi la marionetojn? Ili ludadu plu por nin amuzi, plektadu per fe-manoj amsonetojn ... ĉu iu volus ilin forrifuzi? Scipovas ili pepi, ridi, plori (ja plori eĉ, sed nur momente, kvazaŭ infanoj, kiuj vidis rozon flori, kaj trovas ĝin velkinta en la vazo). Scipovas ili dolĉe sopirĝemi, kaj sveni eĉ -- por baldaŭ restariĝi. Scipovas ili pople folitremi, fiŝe glitadi, kaj maragle kriĉi. Ja ĉio, kion lernus versstudento ĉe universitat' estas por ili facila, kiel la facila vento, facila, kiel por la turdo trili. Nur unu afereton ne scipovas ĉi versaĵistoj kun la flua lango: krei poemon taŭgan por la nova epoko, skribi per la propra sango literojn vibrajn pro korruĝa varmo. Ili ja majstras lingvon, stilon, formon ... jen la sekreto de ilia ĉarmo; sed ili timas faktojn, strebon, ŝtormon, timas rigardi en pupilon de la moderna vivo, aktuala, kruda, kun ĉi mirindaĵaro superbela: maŝinegoj el brila ŝtalo nuda, la radi-ondoj fee delikataj (sed kun potenc' miloble herkulesa), urbegoj grase riĉaj, sed malsataj -- ĉu ĉio ĉi estas seninteresa? Ĉu burde muĝa svelta flugmaŝino estas nenio? Ĉu fajrritmo ĵaza, la budo bunta de pomvendistino, amantoj en kinejo kun ekstaza febra plezuro sur la pala vango (kinejo, hal' heroa, pravolupta)... ĉu estas en ĉi temoj logomanko, ke oni kuras kun fervor' post nub' da vantaĵoj rozvualaj? Ĉu ni vivas en tempo nenifara, vaka? Se mi vidus la mondon per okul' naiva de ili, kiuj daŭras nur poemi, poemi kaj poemi pri nenio, dum mondo krakas, ungoj de milito ŝiras tra l' tervizaĝ' -- mi pensus min ja bluflugila papili'. Ĉu sprito, kaj homa brav' kaj saĝo nur valoras por teksi trikotaĵon belespriman? La lingvo Esperanto kion poras? Plenigi broŝuraron senaniman? Ankoraŭ ni malhavas nian Dante; ankoraŭ al ni mankas nia Milton, por plori pro mondagoni' belkante, por pentri per penik' potenca bildon pri l' milfaceta Nuno. Kiom longe ni devas plu atendi ĝis aperos la Majstr' unua, kiu vokos gonge popolon nian? Ĉu ankoraŭ kveros la kolombidoj? Nin ĉirkaŭas agoj pli heroecaj ol en Mezepoko; preteras nian kapon lancoj, sagoj de pigra stulto, de malico, moko; kaj ni, etnombraj, puŝas la batalon sengvidaj preskaŭ ... Jarocent' dudeka enhavas forton, belon, idealon -- -- nin venu Epopeo viv-reeĥa! |