Enkomputiligis Don HARLOW |
Sur ĉiu verda kampo kaj paŝtejo, En kiu lastan jaron la tritiko Balancis sian, kapon, aŭ hordeo Bruflustris neniaĵojn al formiko, Aŭdiĝas nun nur senespera veo! Okazas io nedireble aĉa, Diabla, krima kaj hontinda ago ... Ne plu bovinoj surgenue maĉas La riĉan herbon dum junia tago ... Nun laboristoj tie mukon kraĉas! La ranunkolo kaj la ruĝpapavo Jam makuliĝis de kalkeca koto; Ne plu vespere sonas tril-oktavo De iu merl': ĝin anstataŭis froto De miksilegoj por cementa lafo. Ho, brikoj, brikoj! sataj neniame, Ankoraŭ ne kontentaj post formanĝo De tutaj verddeklivoj, volas same Engluti tiun ĉi! Aĥ, kia ŝanĝo Okazas, kie mordas vi ruĝ-flame! |