Enkomputiligis Don HARLOW

Ekzilo

de Brian Price HEYWOOD

en Dekdu poetoj, paĝoj 37-38


Post longa, longa majovarmo,
majovarmo bluplafona,
ekfalas jen unua larmo
de la pluvo vivodona;
ekfalas jen la larmo dua,
jen la tria, jen milobla
sin verŝas unutone brua
gutetaro. Spir' oktobra
freŝeta, malebria, tiklas
la naztruon; kaj malseke
odoras grundo; sang' ekviglas;
plantoj skuas sin; plenbeke
paseroj pepas. Grizo milda
anstataŭas la purbluon.
Ekrememoro preskaŭ bilda
pentras re la vivofruon:
irej' erika serpentumas
sur nub-vualata monto;
dometo blanka blue fumas
ĉe krepuska horizonto,
la lamp' olea verŝas varman
lumon al malalta vando.
Mi sentas, hej, sopiron larman
por mia griza, norda lando!