Enkomputiligis Don HARLOW

Kantanta kalendaro

de Brian Price HEYWOOD

en Dekdu poetoj, paĝoj 41-42


Januaro, februaro,
griz-aŭroro de la jaro;
    tranĉas frosto, gluglas mosto,
tremas fag' sen foliaro.

Mart', april', aprilo, majo;
ŝaŭmas arboj laŭ la kajo;
    sango saltas, nuboj altas;
kantas koko pro l' korgajo. ,

Jen junio kaj julio,
pompas rozo kaj lilio;
    brulas suno; eĉ la luno
trempas sin en ampasio.

Dum aŭgusto kaj septembro
dankripozas ĉiu membro;
    pomoj ruĝas, tondroj muĝas;
tristas najtingala tembro.

Venas riĉa temp' oktobro;
brunas kverko, flavas poplo; '
    bonodora spir' vaporas;
regas mildtrankvila sobro.

Hej, novembro kaj jarfino;
fuĝas ni al hejma sino;
    pluvnebulas; ŝtipoj brulas;
en pokal' trembrilas vino.