Enkomputiligis Don HARLOW |
Ekstere vipas vitrojn hajlopluvo; Drivventoj dentojn per akraĉa skrapa bru' agacas: Endome kuŝas, mi en la bankuvo; En varma, mola mar' korlula lukse, lace pacas. Ekstere jen novembro tim-panika Hurladas kvazaŭ lupoj tra ebeno siberia: Endome grasa spir' tropik-afrika Narkotas min; mi flosas for en stato amfibia. |