Enkomputiligis Don HARLOW |
Ĉielo blue-griza, aŭtunnuba haltas inter la tag' kaj nokto, duba; gaslampoj verŝas helon delikatan kontraŭ l' pavimon glitan, pluv-trempatan. Laboron finis preskaŭ ĉiu homo; fajroj ekruĝas; kaj la bonaromo de iu vespermanĝo hejmen tentas. Kaj kvankam la vetero veo-ventas, folioj skrapas knare en angulo, tamen embuskas flamo sub okulo: la hom-animo psalme reekvivas; li ja ne aŭdas, kiom ŝtormoj drivas, ĉar nun forrevas li pri hejm-azilo ... Faladas petalpale gasa brilo; ĉiela frunto kuntiriĝas strie; inko-koloron glutas nokto ĉie. Nur unu duon-horon da mistero plena de poezio, kaj la tero ekdormas. Dum momento flugilhava la tuta mond' aspektis juna, brava! |