Enkomputiligis Don HARLOW

La ora mezo

de Brian Price HEYWOOD

en Dekdu poetoj, p. 40


Feliĉa, ĝoja, gaja mi:
Mi staras kvazaŭ cikoni'
Tutsupre de la vivtegmento,
Kaj forrigardas kun aplomb'
Tra dornarbaro, marĉo, tomb',
Glatigas plumojn sen timsento.

Plezursekreton trovis mi:
Ne plu min pelas ambici'
Al trolaŭdata konateco,
Nek strebas al la pleja flug'
De l' amekzalto; plaĉas jug';
Min kontentigas ora mezo.

Romanoj, dramoj trompas nin,
Dirante, ke l' plej gusta vin'
Troviĝas en botelo kara:
Aroma, dolĉ-acerba brul'.
Juvelkoloroj por okul'
Min logas el -- pokal' vulgara.

Pomp' pufa, gloro, vanta tro' --
Bobelon pinglu! for hero'!
Ni guu ĉiun vivsekundon.
Amikojn famajn havu ne,
Sed vibran sanon -- jen ale'
Tra l' lum': Ni kantu ĝojabundon!