Enkomputiligis Don HARLOW

Ragnarok

de Brian Price HEYWOOD

en Dekdu poetoj, paĝoj 42-43


La mondo luktas kun si laokone,
Stertoras tra siaj sango-ŝprucoj drone,
Tra sang-vual' sin vidas, vivonaŭza,
Kaj batas sin kun batalem' senpaŭza,
Kaj tordas sian karnon blu-kontuze;
Jen ruktas gorĝ', okuloj larmas puse
En mortdolor'; okuloj iam klaraj,
Sangronkas la naztruoj nun senflaraj ...
Ho mondo iam bela, altstatura,
Kapabla trafi ĉion per la nura
Ekvolo, beljunulo orharara,
Muskolgracia, kun okul' blumara,
Kun torenttrila rid', kun spir' aroma --
Vi nun fariĝis monstro muko-voma,
Vi kadukiĝis, perdis la vivvolon,
Elsuĉis jam el la vivo la medolon;
La junnaiva vervo, vigla ĝojo
Forvelkis kvazaŭ apud flam' levkojo.
Ankoraŭ plumbajn jarojn da turmento
Vi trabaraktos malgraŭ plora pento;
Ne savos vin plu preĝoj al la dioj,
Kiujn vi malobeis, nek ĝemkrioj:
Vi devos morti orfe, malrapide,
Fruntadi viajn krimojn vid-al-vide.
La prafabelo pri l' diar-krepusko
Verigos -- falis Uro, Kuzko,
Kaj mil potencoj de l' antikva mondo --
Nun venis via vic' por la pritondo,
Eŭropo trimiljara, pekrompita!
Ne svingu brakojn en angoro ŝvita,
Ne kriu, aŭ vi eble tuj sufokos
La spiron lastan -- kaj najbaroj mokos
Pri l' morto fia de la superbela
Juvelkronita princo, kiu ĵetis
La benojn for, kaj kun diablo vetis,
Ke li la Universon povos logi
En Inferon. Tempo por mensogi
Forpasis. Ho Eŭropo, mi bedaŭnas,
Ke vi, iame nobla, kote kaŭras
Pro l' troa emo al plezuro mona
Kaj al milit' vultura. Febre sonas
Plorgluta via fin' ...