Enkomputiligis Don HARLOW

Amindaj junaj amikinoj

de Nikolao HOVORKA

Al f-ino Minuŝka Mantel

en Dekdu poetoj, paĝoj 48-49


Amindaj junaj amikinoj, karaj koroj,
Velkantaj en malriĉaj ĉambroj kiel floroj,
Al kiuj mankas brila suno, pluvo, vento ...
Vi ridas, ploras dolĉe en la filmteatroj,
Promenas kun gefratoj kaj gepatroj,
Rimarkas ofte, ke vi plaĉas al sinjoroj ...
Ho vi, ravante bela estas via iro
Kaj via silkjupeto kaj en la fenestro
La ŝtrumpoj ĵus lavitaj kaj en la albumo
La rozo, kiun vi ricevis de l' dancestro ...
Ho belaj estas viaj sonĝoj kaj sopiro:
Sed se en viaj oraj haroj restis fumo
De cigaredoj, se malfrue vi revenas,
Jam ĉe la pordo la patrino vin riproĉas
Kaj viajn ĝojojn kaj sopirojn ne komprenas.
Ho vi sopiras kaj la koron vi elkroĉas
Kaj mergas nokte ĝin en multaj varmaj ploroj.
Sed jen al iu idiota fistudento
Malkara akiraĵo vi estiĝas
Knabinoj kompatinde karaj, sorĉe belaj,
Al iuj viroj malatentaj kaj kruelaj,
Al ĉefo aŭ kolegoj en komerckontoroj.
(Okazas tiam, ke en kordisŝira pento
La tagojn vi kalkulas dum pezpezaj horoj.)
Kaj nur la knaba helpkomizo vin adoras,
Hazarde renkontante vin, li vangruĝiĝas ...
Ho vi, nenio sur la mondo ja valoras
Pli multe ol rideto en knabinokuloj,
Ĉe vi nur estas en la granda mondmizero,
Ho karaj, petolemaj, ĉarmaj amikinoj,
Ĉe vi ja sole vera paradizespero!
Al vi mi volas preĝi, etaj sanktulinoj,
Kaj ĉiun ĉambron vian fari rozĝardeno:
En la fenestrojn viajn mi pendigos stelojn,
Matene veku vin anĝela kantileno,
Por frizi vin, mi dungos spertajn ĉefanĝelojn,,
Nur al Francisko sankta povos mi permesi,
Tre delikate, milde, mole vin karesi.
Nur la de vi malestimataj, la poetoj,
Nur ili scias, ili nur, pri viaj koroj,
Kaj pri la karaj palaj fruprintempmanetoj,
Pri viaj mil mirakloj kaj trezoroj.

Ho kara knabineto, se vi unu fojon,
Nur unu fojon trovus, ho, al mi la vojon,
La plej feliĉa estus mi sub la ĉielo:
Sed ve, vi fuĝas min je ĉiuj horoj,
Neniu volas esti mia gardanĝelo.

Forkuras dume via tempo kaj la suno;
Vi estingiĝas kiel kristnask-arb-kandeloj.
Vi dronas kiel melodiaj dolĉaj horoj,
Perdiĝas kiel harparpeĝoj en aŭtuno ...
Ho belaj estas vi, vi estas sorĉaj floroj
Kaj devas tamen velki en malriĉaj ĉeloj.