Enkomputiligis Don HARLOW

Murdita patrino

de Nikolao HOVORKA

en Dekdu poetoj, p. 50


Jam tra la nazo elrampis vermo.
Jam la virino en tombo putris.
Murdita la vivo. Sed viva la ĝermo!
Jen ekmoviĝis! -- Kion vi nutris,
Ho morta virino en tombo mizera? --
Kaj venis printempo, kaj kreskis la ido
El morta virino, el forto utera.
Ĉielo aperis jen ruĝa, jen blua,
Kaj dum naŭ monatoj la nuboj fuĝflugis,
Dum suno kaj pluvo, dum ploro kaj rido.
Printempis kaj venis violo unua,
Kaj estis komenco kaj ne estis fino!
Kaj naskis infanon murdita virino,
Ke venĝu la filo per sango kaj sabro,
Ke lia patrino nur estis kadavro.