Enkomputiligis Don HARLOW

Patrujo

de Nikolao HOVORKA

en Dekdu poetoj, paĝoj 50-51


Tre grandan patrujon mi havas sur tero
Ĝi estas al mi kaj dolor' kaj espero.

Sep gentojn mi sentas ja en mia sango.
Al ĉiu mi ŝuldas sammulte da danko.

Jen: saksa, kroata; jen: ĉeĥa, bavara,
Jen ankaŭ viena, jen franca, itala.

Kaj kiu donacis la plej bonan guton,
Ne scias mi: sentas la sep kiel tuton.

Ĉi sango multgenta pasie rondiras
En mi kaj ĝi amas, inspiras, sopiras.

Ĉi sangon multgentan nur unu motoro
Pulsigas, vivigas en mi: mia koro.

Ĉi sango multgenta per sankta magio
Por unu nur batas, por unu patrio,

Plej kara patrujo sur nia terglobo:
Ho sankta, fiera, eterna Eŭropo!