Enkomputiligis Don HARLOW

Elpelita poeto

de Nikolao HOVORKA

en Dekdu poetoj, paĝoj 51-52


La pordoj estas jam de ili vaste malfermitaj, --
Ne plendu ni, ke mankas dankaj aŭskultantoj:
Do mi foriru nun, kaj vi, ho karaj kantoj,
Ardkore prezentitaj, oscede akceptitaj!

Ho vivo mia, el sopiroj mil fragmento!
Ho floroj miaj, dornoj, ho doloroj, ĝojoj!
Ni iru kaj en ombro estu niaj vojoj,
Sed en espero post kolera pento.

En mano etendita kuŝis ama koro,
Ĝin ĵetu al satan-avidaj rab-vulturoj,
Nutrantaj siajn idojn sur inferaj muroj,
Kaj mergu la animon en profunda ploro!

Kaj eble ni retrovos tiam la sorĉvorton,
Eble el lipoj miaj venos la respondo
Al la mil krimoj de la malbenita mondo:
La morton, jen la morton super vi, la morton!

Foriru do mi mem kaj vi, kormelodio!
Fantomoj ĉirkaŭ ni --! Pro ili mi ne plendu.
La profetitan mondon novan ni atendu,
La homon renaskitan en la nova imperio!