Enkomputiligis Don HARLOW

Knabina printempo

de Nikolao HOVORKA

en Dekdu poetoj, p. 47


Printempe ekfloras la dolĉaj knabinoj
Simile al herboj, matenen klinitaj,
Al birdoj flugemaj, al nuboj forglitaj,
Al mil surĉielaj vesperaj karminoj.

Kaj ili forgesas ĉagrenon kaj penon,
Ilian animon brileto jam movas,
Elsonĝan fabelon la koro retrovas
Kaj kantas esperan printempkantilenon.

Rigardas kun ĝoj' el okuloj anĝelaj
Filinoj de Dio, filinoj de homoj,
Knabinoj, naskitaj, kreskintaj en domoj
Kelkiam plenlumaj, plej ofte malhelaj.

Sed kiam printempas, jen ili memoras
Nur sunon, feliĉon, herbejon, alaŭdon,
Kaj gloras la mondon, kaj scias nur laŭdon,
Kaj floras kaj floras kaj floras kaj floras. ,