Enkomputiligis Don HARLOW

La eterna refreno

de Nikolao HOVORKA

en Dekdu poetoj, p. 52


Vivo, tremanta herbejpapilio,
Sorĉa, serena printempiluzio
En juna kor' --
Vivo: jam morgaŭ turmenta ekscio,
Plumba ekkono, akra ekkrio,
En nigra hor'!

Kien rifuĝi, kien sin savi?
Ĉu la malbenon per larmoj forlavi?
Ne helpas plor'!
Preĝas sanktuloj solecaj en ĉeloj,
Floras siringoj, muĝas ribeloj,
Restas angor' ...

Morto, nur vi fine ami min volos,
Min en lulilo silenta konsolos
Post viv-malsan'.
Morto, vi sava eterna refreno,
Finas la bruon de l' vivo per beno
De milda man'.