Enkomputiligis Don HARLOW

Sopiro

de Nikolao HOVORKA

en Dekdu poetoj, p. 52


En florokalikojn la larmoj
El miaj okuloj gutis.
Mi ĉerpis la florojn kaj ilin
Sur vian kusenon ŝutis.

La nokto baldaŭ alpaŝos,
Vi dormos sur ĉasta kuseno,
Sed mian sopiron malkaŝos
La floroj el mia ĝardeno.