Enkomputiligis Don HARLOW

Al amikino iama

de N. KURZENS

en Dekdu poetoj, paĝoj 64-65


Mi volus vian frunton dolorpalan
karese tuŝi per mildmola man',
petegi, preĝi: foru la malsan',
ke ree floru ĝoj' sur via vojo,

ke viaj larmoj, larmoj de doloro
fariĝu ore glora diadem',
en kiu larmo ĉiu -- brila gem',
portanta iom da konsola ĝojo.