Enkomputiligis Don HARLOW |
Estus facile forgesi pri l' sorto de la amo, senkore murdita, Se la vivo surtera ne estus -- nur flamo, kiu brilas momenton en nokto eterna, en kaverna mallumo de l' mort'. Estus facile, kun rido cinika, iri for de amiko ploranta, se ne sentus l' animo dolore, kortorde, ke jam baldaŭ forfluos la lasta guteto el la eta de l' vivo kalik' Ho, se mi havus nur iom da kredo, nur iomete da kredo al Dio! Se mi scius: ne ĉio en tombo finiĝas, iam venos ke nova maten' -- ĵeti en fajron la tagojn de l' vivo estus facile. |