Enkomputiligis Don HARLOW |
Nokt' ritme vibras. Voke veas tango. Avide sango tajdas en la kor'. Prudento mortis. Regas diktator' -- senlima, sangsoifa vivdeziro. Turmenta tento, preme peza spiro -- Al la ĉielo kreskas la pasi' potenca, nevenkebla, kiel voko -- al morda kiso, al ekstaza kri'! -- Sed -- venas la maten' ... Malseke fulga tag' senindulga viŝas ĉion for. Kaj la ridet' loganta, la flamanta kor', la lipoj kissoifaj -- eksilentas. Ne rok' aroga la ĉielon fendas -- en marĉon dronas kota montdekliv'. Cindrigis fajro, tede gutas pluvo, kaj ftize griza glitas for la viv' ... |