Enkomputiligis Don HARLOW |
Mi ŝatas aŭdi melodion de moda tango, levi glason, tra fum' saluti la amason kaj trinki, forgesante ĉion. Ĉe l' vango senti ardan spiron el lipoj, ruĝaj incendie, rideti lace, apatie, nek tenton senti, nek deziron. Forgesi ĉion, tute ĉion -- min mem eĉ, kaj la tempo-pason; algapi stulte vinoglason kaj zumi tangomelodion. |