Ne ĝenu vin, sed prenu mem la vivon --
jam eble morgaŭ estos ĉio for.
-- -- --
Pri l' vivo vera revas ĉies kor',
al ĝi sopiras ĉiu floro eta;
per ĉiu kordo, en akordo ĉiu
nin vokas ĝi. Ĉu aŭdas vi? Rapidu,
ĉar velkos floroj, rusta iĝos kord'.
Al bordo mortsilenta portas velo,
jam eble morgaŭ -- kiu scias? -- fin' ...
Ne ĝenu vin! Ni mem la vivon prenu!
|