Enkomputiligis Don HARLOW

Hodiaŭ

de N. KURZENS

en Dekdu poetoj, p. 64


Hodiaŭ min regas ekscito,
hodiaŭ mi estas ne mi;
lavange la sango min pelas,
la sentoj ventege ribelas
kaj regas min stranga ekscito:
hodiaŭ mi pensas pri vi.