Enkomputiligis Don HARLOW |
Kial ne? Kial ne ĵetiĝi haste en la kirlon de diboĉo, kial ne mankapti draste kaj ne trinki ĝojo-vinon? -- Ja la fino venos mem. Venos mem lasta horo iam gaste, for nin vokos fata voĉo ... Fratoj, hej! ne sidu faste! Verŝu, trinku fajran vinon ĝis al fino! Kial ne?! |