Enkomputiligis Don HARLOW |
Malforta estas mi kaj kompatinda, mi -- eta homo sub la Granda Glav', ludilo nur de l' dezirego blinda, de l' sango sklav'. Sed foje ĉesos la ebri' pasia, kvietos lace l' sentouragan'. Mi klinos min por lipotuŝo pia al via man'. Kaj estos mia viv' kaliko plena, matura por la lasta, granda mes', dum vi rigardos min kun pac' serena kaj diros: Jes. |