Enkomputiligis Don HARLOW

Kiom longe?

de N. KURZENS

en Dekdu poetoj, p. 60


Kiom longe senĉese, ripete voki
kaj atendi vane atendi je eĥa respond'?
En amaso de homoj -- de vivaj homoj! -- esti kaj loki
kaj -- soli ... meze de l' mond'.

Kion helpas, ke ie oni min scias,
kion signifas, ke ie oni pensas pri mi?
Ĉi tie, ĉi tie mi malesperas sola kaj krias
kaj scias -- vana la kri'.