Enkomputiligis Don HARLOW

Nur sanga mordo

de N. KURZENS

en Dekdu poetoj, p. 62


Koron kruele tretu
hufa fero;
ĝin de la tero
forĵetu.

Revoj nur forton ligas,
ilin for do!
Nur sanga mordo
satigas.