Enkomputiligis Don HARLOW

Laca penso

de N. KURZENS

en Dekdu poetoj, paĝoj 56-57


Mi estas laca. Nur kun peno treni
mi povas min antaŭen; kun malbeno
pri la obtuza muĝo de l' amaso.
Ĝi min ĉirkaŭas, kvazaŭ flava gaso,
envolvas ĉion, igas koron sveni.

Mi estas laca. Serĉas vane mano
La anson de l' savanta pord'. Rikane
algapas min la blanka lum' elektra.
En ĝi ne gajas koloraro spektra,
ĝi -- tipa, abomena amasano.

Forpugi volus mi la polvan grizon
de l' urbo, animforton sufokanta,
ĵetiĝi beste al l' amaso vanta,
ĝin sange bati, mordi, tigre ŝiri! --
sed -- ja ne eblas plu, -- mi estas laca ...