Enkomputiligis Don HARLOW

Pro kio ...

de N. KURZENS

en Dekdu poetoj, p. 58


Pro kio mi estu afabla
kaj kial mi penu rideti,
ĉe l' koro la manon surmeti
kaj diri, ke ĉio -- agrabla?

Se l' kor' pro indigno sangbolas,
do kial sen fin' hipokriti?
Disŝiri la Decon kaj spiti,
kaj esti malbona mi volas.