Enkomputiligis Don HARLOW |
Konstruis mi, kaj estas nun ruino, esperis mi -- kaj restis cindro nur ... Ĉu do rezigni jam pri venka fino, reveni lace laŭ l' irita spur'? Ne, ne! Aŭdaco tajdas al la koro, en man' minace brilas murda ŝtal': ja ĉiu nokt' pensigas pri aŭroro, ja ĉiu fal' instigas al batal'! |