Enkomputiligis Don HARLOW

Mi volas vivi!

de N. KURZENS

en Dekdu poetoj, p. 59


Mi volas vivi,
ne senvole dormi;
ne per, sed por mi
estu la viv'.

Se l' vivoĝojo
ne volas mem veni,
ĝin preni, kuntreni --
ha, kia ĝoj'!