Enkomputiligis Don HARLOW |
En mian vivon simpla kaj ridanta iutage vi eniris; mi vin akceptis kun saluto danka, vin akceptis kaj admiris ... Mi ja ne sciis, kian fatdonacon al mi portas via mano, ke de mi la trankvilon kaj la pacon depostulas vi, infano; mi ja ne sciis, ke tra ĉiu vejno amvenen' vojiros glite, ke en la mez' de mia propra hejmo mi min sentos ekzilite; ne sciis ja, ke ĉian konfidemon mi rezignu jam sufere, ke al solena ĵuro la fidelon mi perfidu forofere, ne sciis ja, kiom mi devos vidvi ... Mi hodiaŭ scias ĝin, kaj dubas nun, kiel mi povis vivi, antaŭ ol renkonti vin! |