Enkomputiligis Don HARLOW

Letero

de Georges E. MAURA

en Dekdu poetoj, paĝoj 70-72


I.
Kun tago leviĝinte, mi rigardas
la vekiĝantan landon tra l' fenestro;
maloftaj bruoj sin aŭdigas: frapo
pedanta de la pluvo sur la frondoj,
dislokaj krioj de l' sonoraj kokoj,
kaj, pase, tinto de l' preĝej-horloĝo.
Fronte al mi, piceoj verde kovras
deklivojn de l' ĉirkaŭaj montoj, krom
taĉmento da abioj nigraj, kiuj
descendas kojne ĝis la riverbordo,
kvazaŭ giganta greg' da praaj uroj
forpuŝus de l' trinkej' timemajn brutojn.
Matena vent' frostigas sube l' akvon.
Kaj antaŭ tiu ĉi pejzaĝo freŝa,
dube vualita de l' falanta pluvo,
medite lasas mi l' okulojn vagi ...
Kial ne apudestas vi, ho kara,
ĉe la fenestro, apogita al mi
kun kap' sur mia ŝultro, kaj la brako
ameme ĉirkaŭ mia kol'? Ni vidus
simile, post amplena nokt', la sunon
distrui nubojn per radiaj pingloj,
ni sentus ankaŭ kuri venton viglan
tra niaj haroj, kaj pluverojn gliti
laŭ vangoj, kiel larmoj senamaraj.
Ni ĝuus plene ĝojon de l' naturo
senarte malvolvanta siajn belojn
ĉe la unuaj kisoj de la suno;
kaj naĝus ĉirkaŭ ni odor' de amo,
ĉi penetranta, korŝancela spiro,
kiu elŝvebas el amantaj paroj ...
Mi lasas min tradrivi laŭ ĉi revo,
mi sentas varmon de l' amata karno,
elastan flekson de la korp' konata,
neforgesitan tonon de la rido
amika ... Vane. Sola restas mi,
tutsola en la frida mateniĝo;
kaj por mildigi tiun elreviĝon,
por trompi lasitecon, nun mi skribas
al vi malgajajn tiujn pensojn, antaŭ
la suno leviĝanta en lazuro.
II.
Premvarme ŝvitas nia sfer';
    ĉe l' kvar kafej-terasoj
eksvarmas funge ar' da glasoj :
    tre Schwartz'a atmosfer'.

Laŭ strat' paŝadas, kun murmur'
    kaj gvat', uzinistinoj:
Skarlat' je frontoj, ŝvit' je spinoj;
    dormstat'. Mi skribas. Nur

kelnero en ĉi anemi'
    pretere de l' foteloj,
freŝnerve ĵonglas per boteloj.
    Leteron skribas mi.

La hund' oscedas; la kurten'
    el punta ŝnuro kribras
la sunon kaj la muŝojn. Skribas
    mi nun al vi -- kaj jen,

Jen ŝajnas gliti, kiel mev',
    helfajna via bildo,
dum fajfas radiofon' en mildo:
    "Ce n' est qu'un rève, un joli rève ..."