Enkomputiligis Don HARLOW

Poemoj de la memoro

de Georges E. MAURA

en Dekdu poetoj, paĝoj 68-70


I.
Sur kajo de la stacidom'
Vi signis al mi per la mano,
Kun hezitema ekesper',
Kiel, perdite, la infano.

Barante l' vojon inter ni
Vartrajno rampis malrapide;
Ni ambaŭ staris sur la bord'
Apartigite -- vidalvide ...

Sed kiam fine trovis mi
Pasejon, apud vi mi haltis
Senvorte kaj konfuze, ĉar
En brusto mia koro saltis ...
II.
Mia kor'
estas for,
for de mi
ĝin perfortis
kaj forportis
unu -- ŝi ...

Kion fari,
se ne plori,
dum mi estas dis de l` kara?
Viv' dolora,
viv' amara,
kiu povas nur memori!

Nur ektremo
de Ŝia buŝ,
nura ĝemo,
fingrotuŝ' --
ĉio estas por l' anim`
fea sorĉo,
kies dolĉo
brute sensaĝigas min.

Kaj mi vagas
nun, kaj agas
simple kiel frenezul',
pro la infaneca fido,
pro la vigla ĝojavido,
pro brildenta ŝia rido,
kiu de ŝi ŝprucis el okul' . . .

Mia kor'
estas for,
for de mi;
ĝin perfortis
kaj forportis
unu -- Ŝi ...
III.
Sur malnova la remparo
Babiladis nia paro
Milde, ĝis la sunsubir' ...
Kaj ĉe tiu rememoro
Min premegas plorangoro,
Mi ekdronas en sopir'.
Kie nun vi estas, kara?
Kiel for de mi! Amara,
Ĉe l' palpebroj perlas ros' ...
Sed el tiu roso ĝermos
Multa flor', kaj sin malfermos
Pli ol unu freŝa spros'!