|
Enkomputiligis Don HARLOW |
| 1. |
|---|
|
Silueto ekvidita, Sur programo nom' skribita. Flustra babil'. - Ligita. |
| 2. |
|
Sunriver' sub ĝojlazuro. La boato ilin portas al kia aventuro? |
| 3. |
|
Noktaj kisoj lipojn ligas. Eĉ flustrataj am-konfidoj la buŝojn ne disigas. |
| 4. |
|
Sur la maro sun' krepuska. Sol' de l' alta muro muska. Kaj via rid', Amoro! |
| 5. |
|
Ĉe fervoja bariero. Aŭtoj. Scivolemoj. Nia Silenta lipo-prem'. |
| 6. |
|
Tra l' fenestro rufa lumo: stratlanterno sub la pluvo. Post ni, profunda lit'. |
| 7. |
|
Vaga drivo tra Parizo: haste tintas, apud mia, cervina via paŝ'. |