Enkomputiligis Don HARLOW

Al Kadmo

el pereonta civilizacio

de L. N. NEWELL

en Dekdu poetoj, p. 77


Skribante, mi ekfalis tra la nuno --
Spegulo mensa -- kaj pratempen iris:
Fantomoj de signifo min fortiris
Al praskribo antaŭ la unua runo.

Vi venkis, Kadmo, en la monda juno,
La morton, neniiĝon de l' homido;
Potencaj faris vi egiptajn pastrojn,
Profeti per mezuro Nil-inundon;
Esploris la ĥaldeoj kosmo-fundon
Kaj en litera reto kaptis astrojn ...

Kun ili ni nun pasos el la vido,
Kaj novaj homoj amos sub la suno;
Nur nia bela skribo, sensignifa,
Konservos nin en tomb' hieroglifa.