Enkomputiligis Don HARLOW

La lasta

Dediĉita amike al Idista poeto

de L. N. NEWELL

en Dekdu poetoj, paĝoj 77-78


Kiel soldato kantas romana,
Sola ĉe l' lasta landlim' forgesite;
    Kuraĝa ĉe aia posteno
    Dum detruas patrujon barbaroj;

Kiel sur morta tero mortkantas
Siajn amatojn lasta homido,
    Sub neĝeroj silente ŝvebantaj,
    Atendante la blindan ĥaoson:

Tiel Idisto lasta vi kantas
Morne al mondo, kiu forgesis
    La lingvon de vi amegatan.
    0 poeto fidela, saluton!