Enkomputiligis Don HARLOW

Parizo

de L. N. NEWELL

en Dekdu poetoj, paĝoj 78-79


Postlasis mi la koron en Parizo,
    Nun restas mia koro trans la mar';
Revenis mi al hejmo kun valizo
    Enue vivi dum alia jar' ...
Sed koron mi postlasis en Parizo.

Aĥ, kiom mi sopiras al Parizo!
    Eksaltas mia sango en la vejn';
Urbego de gajeco kaj surprizo,
    De vino kaj kafejoj apud Seine
Ĉielon spegulanta el turkiso.

Printempe verdas arboj en Parizo,
    Bluetajn ombrojn ĵetas Notre Dame,
Kaj kajoj malvarmetaj de Parizo
    Dormetas sub karesa suna flam'
Ĝis brilos lampoj sub krepuska grizo.

Tre belaj estas Moskvo kaj Kadizo,
    Berlino, Buda, Romo kaj Vien';
Pli bela estas urbo sur Tamizo;
    Sed ravas min nur franca la siren':
Min sorĉos ĝis la morto nur Parizo.

Da rimoj elĉerpiĝis la provizo:
    Mi finu. Sed komprenu anĝelar':
Post morto min atendos Paradizo,
    Sed iros al ĉiel' nur ŝelo -- ĉar ...
Mi lasos mian koron en Parizo.