Enkomputiligis Don HARLOW |
Ho svingiĝanta tram', ruĝega krio Ardanta sur printempa mola sino De l' ŝaŭmaj arboj; ŝtala geranio Rimanta kun la lip' de stratanino (Papavo de l' pavimo), vi ŝoviras Tra bluaj retoj de la gazolino Kantante ĉefarion, kiu ŝiras L' obtuzan tondron rondan de l' sonato Trafika; onda kontrapunkt' deliras Kaj ŝprucas sur krutaĵon de l' murplato -- Bruoceano sur la granda vojo, Flueta flustro en la fora strato. Hundinon ĉasas hund' kun ama bojo; En ombra parko, pro ŝaŭmanta juno, Virinon ĉasas vir' kun hunda ĝojo. Duŝilingo pale pendas, kvazaŭ luno, Solece super urb' ardanta forne; Ĉielo ŝminkas sin per morta suno. Al tramo, kiu palpebrumas dorme, Najado kuras tra lampluma strio; Taksioj malproksime krias morne. |