Enkomputiligis Don HARLOW

La velŝipo

de L. N. NEWELL

en Dekdu poetoj, p. 75


Ne~blankaj veloj kiel nubo ŝvelas,
Brilantaj sur lazuro ĉielfona;
Dancetas ŝip' sur maro alciona,
Tra ŝaŭmaj ondoj oceanon celas.

Al Orient' mistera la vojaĝo,
Aŭ perl-insuloj en smeraldaj maroj
Perditaj, krom de la fantom-korsaroj,
Lunlume revivantaj en pejzaĝo

Konata antaŭlonge; kaj l' enhavo ...
Sukceno, spicoj, filigran' ebura,
Oraĵoj, silko, plumoj de la pavo,
Kaj ĝia komercaĵo aventura.

Sed portas ŝipo ankaŭ mian koron:
Malpeza ŝarĝ'! kaj mian rev-trezoron.