Enkomputiligis Don HARLOW

Nokta bildo

(Aŭtuna nokto)

de Amalia NUÑEZ-DUBUS

en Dekdu poetoj, p. 84


Sonas el la turo du hor' kaj duono.
Mi revas sendorma post mia balkono;
Sed dormas la eta provinca ĉefurb'.
Velkintajn branĉetojn la vento frakasas.
Per paŝoj laŭritmaj policano pasas.
La luno vojiras tra ĉiela kurb'.
Drinkulo lamanta zigzagas la straton.
Vesperto skuigas la elektran draton
Malproksime ridas nokta belulin'.
Heroldo de morto -- la popolo diras --
Noktua ekkrio silenton traŝiras.
-- Ĉu pro birda amo? Ĉu pro homa fin'?