Enkomputiligis Don HARLOW |
Ni estas samkiel popolo formika, sen revoj, sen lumoj, sen heloj, sen briloj; sed kelkaj formikoj eksentas aŭtune, ke sur sia dorso aperas flugiloj. Sentante flugilojn, la best' bedaŭrinda fariĝas ebria pro ĝojo, pro lum', la novajn organojn senĉese ĝi movas kaj sur ĉiu skvamo reflektas sin sun . Sed floro sufiĉas, aŭ herbo, aŭ vento kaj el l' insekteto defalas flugiloj ... ... Ni estas samkiel popolo formika sen revoj, sen lumoj, sen heloj, sen briloj. |