Enkomputiligis Don HARLOW

Rivero

de Amalia NUÑEZ-DUBUS

en Dekdu poetoj, paĝoj 81-83


Ĝi ne plu rememoras sian subteran kuron,
sed kun plezur' memoras sian naskiĝan fonton
inter la rokoj, kiam la vastan horizonton
unue ĝi ekvidis, kaj la ĉiellazuron.

En kia marŝ' freneza ĝi rapidante bruis
tra denso de filikoj, kantante vivoĝojon,
per kia fort' la ŝtonojn kaj trunkojn ĝi ekskuis,
petante de l' Naturo liberan kuro-vojon.

Rebrilis ĝiaj ondoj pro l' sunobril' junia,
ĝis fundo elsekigis ĝin la somera varmo,
kaj dum la vintra nokto, kruela kaj glacia,
la frost' katenon metis al ĝia ondo-svarmo.

Sed kiam la katenon sezono nova rompis,
kaj liberiĝis vigla la muta suferanto,
ĝia ridanta fluo denove punte pompis,
kaj ĝia ŝaŭmo bruis per gaje laŭta kanto.

La dornojn kaj la florojn ŝprucante ĝi akvumis,
por ĉiuj frato ĉiam, kiel infan' sen kulpo;
ĉeborde, dum ĝi ravan melodieton zumis,
sin banis gekolomboj kaj trinkis laca vulpo.

Al ĉiuj ĝi donacis ofere serenecon,
amiko de l' bonuloj kaj de la malbonuloj,
maldanke oni en ĝin ĵetadis tero-pecon,
sed ja ne malpuriĝis la dancaj ondspeguloj.

Sed ve, nek temp', nek vivo ja senpostsigne pasas,
laciĝis kur' senbrida kaj ŝaŭmokanto rida,
la ebenejo sekvas, la montojn ĝi forlasas,
ju pli ĝi estas larĝa, jen des pli malrapida.

Ĝi estas larĝa, glata, majesta kaj profunda,
post la vojaĝo longa, kun lac' fiera zumas,
nenie sub la ondoj videblas ŝtono funda,
ĝin vintro ne katenas, somero ne konsumas.

Kaptita de la homoj ĝi estas nun utila,
ĝi movas muelilojn, uzinojn kaj fabrikojn;
ĝi pruntas sian dorson al pram' kaj ŝip' facila,
akvumas per kanaloj florkampojn kaj brasikojn.

Irado ĝia igas nun eĉ pli malrapida,
ĉar salo ja penetras amare en ondaro,
anoncas tiu salo pri l' maro viv-avida,
pri l' senmezura, nigra, terura, granda maro.

Pri l' mar', kiu ĝin glutos, sed ja el kies gluto
ĝi renaskiĝos iam per kiso de somero,
por esti ree nubo, vaporo, pluvoguto.
fonto, flueto freŝa, torento kaj rivero.