Enkomputiligis Don HARLOW

Stelara voĉo

de Amalia NUÑEZ-DUBUS

en Dekdu poetoj, paĝoj 84-86


Stelaroj malproksimaj, belserenaj,
brulantaj kiel la anĝelokul',
el kiaj florherbejoj lumoplenaj
flugpendas hele via stranga tul'?

Ĉu en vi, senmezura fajrujaro,
ankoraŭ la platen' estas vapor',
aŭ tegas vian mason nigra maro
sen fiŝoj, sen koraloj, sen kolor'?

Ĉu viajn ebenaĵojn primitiva
Mistero superregas en silent',
aŭ vin trairas la bestar' ekviva:
praelefantoj, megatera gent'?

Ĉu estas ĉe vi homoj, miaj fratoj,
regantaj super Viv' kaj super Am',
aŭ, kiel ni, la teraj mortpunatoj,
ekkonis la doloron ili jam?

Per kiaj mitoj ili reprezentas
la idealajn revojn de la em'?
Ĉu pri idoloj ili fundamentas,
aŭ kredas esti dioj ili mem?

Miljarojn teraj homoj ja sopiris
je l' Ver', sed penoj vane servis ĝin.
Ĉu ili, pli maljunaj, ĝin akiris?
Pli junaj, ili ĉu konservis ĝin?

Ho, kiu scias, steloj senmezuraj,
Ĉu la Mister' ne estas jam ĉe vi,
kaj vi, tra l' spacoj de l' ĉiel' lazuraj
sciigas nin per via harmoni'!

Ho jes! ĉar tra ĉiela stelvizio
rakontas vi, per via vigla brul',
misterojn de la Ĉio kaj Nenio,
al mi, malgaja ĉiam revemul'.

Sed estas vane: homa karno mia
komprenon baras ja de via vort'.
Nun diru: ĉu mi do dum tago ia
komprenos vin, libera post la mort`?