Enkomputiligis Don HARLOW

Per stelo, preter nubo

de Amalia NUÑEZ-DUBUS

en Dekdu poetoj, p. 87


Super la preĝeja turo
preterŝvebas en lazuro
eta nubo, griza fum',
kaj la brilan stelon tie
de mi kaŝas ĝi envie;
estingigas ĝia lum'.

Ho, trezoro de l' animo,
legu en la malproksimo
amsciigon per ĉiel'.
Ja la nubon vi ne vidas,
tie klare vin alridas
la radioj de la stel'.