Enkomputiligis Don HARLOW

Vintro kaj somero

de Amalia NUÑEZ-DUBUS

en Dekdu poetoj, p. 88


En fremda land' mi estis
kaj estis vintra vetero,
sed ĉeestant' vi estis:
ho kia bela somero!
Veter' malgaja, nebula,
la ter' sen frukto, sen flor',
sed kia gaja, sunbrula
vetero estis en kor'!

Rapide pasis la jaroj,
nun estas gaja somer',
nur ridas verdaj kamparoj,
sed vi ne estas sur ter'.
Ĉu regas vintr' aŭ somero:
ne sidas ĝoj' kaj dolor`
en floroj, birdkanto, vetero,
sed sidas sole en kor'.