Enkomputiligis Don HARLOW |
Krepuskas verde, milde la kruta, fremda vojo. Longtempe devojiĝas bastono for sen ĝojo. Kolubro timigata nun lasas sur siliko la ranon, eksiblaĉas kaj glitrapidas tra filiko. Silenton fortamburas la nevidebla pego ... Subite interplektas manegojn -- jen -- pordego! ... En ruin-korto ardas tagmezo nun, senhome, disblovas asperulo animon dolĉan tre arome. Akuta falkokrio defalas de murdentoj. La fendiĝintan muron drapiras vinsarmentoj. Min emocias ronda brilero de l' or-ŝtono: kroninta sanktan kapon antaŭs, eble de l' patrono. |